Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de januaro 2023    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis,
kaj vidis, ke ĝi estas tre bona.

el Gen 1,31



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Oni venos el oriento kaj el okcidento,
kaj el nordo kaj el sudo,
kaj sidiĝos en la regno de Dio.

Luk 13,29



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Bonfarado kondukas al vivo;
kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.

Sen 11,19



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio,
mi preĝas al Vi por ĉiuj, kiuj havas malpacon kaj kiuj sentas tiel profunde sian malpotencon.
Helpu ilin kredi, ke Vi ne forlasos ilin.
Montru al ili, kiom Kristo faras por ili.
Ili reĝe venku pro Li, kiu tiel amas ilin.





supren al la komenco de la paĝo