Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de januaro 2023    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis,
kaj vidis, ke ĝi estas tre bona.

el Gen 1,31



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jesuo Kristo estas la sama
hieraŭ,
hodiaŭ,
kaj ĝis eterneco.

Heb 13,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco;
kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.

Psa 71,17



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Patro de ĉiu vivo,
donacu al mi abundan amon por ĉiu, kiun mi renkontas.
Liberigu min de ĉiu ŝanceliĝo.
Ĉio en mi laŭdu Vian sanktan nomon.
Donu al mi la fortojn de la eterna vivo.





supren al la komenco de la paĝo