Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de januaro 2023    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis,
kaj vidis, ke ĝi estas tre bona.

el Gen 1,31



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La mallumo forpasas,
kaj la vera lumo jam brilas.

el 1 Joh 2,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Epifanio de la Sinjoro]
 
En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis.
Kaj li preĝis al la Eternulo.
Ĉi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon.
Ĥizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li;
lia koro fieriĝis.

el 2 Kro 32,24-25



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Savanto de la mondo,
mi preĝas por ĉiuj, kiuj laboras por la disvastigo de Via regno.
Elverŝu Vian benon super ĉiuj, kiuj atestas pri Vi
inter malriĉuloj kaj perditoj,
inter potenculoj kaj simpluloj,
en ĉi tiu lando kaj sur la tuta tero.





supren al la komenco de la paĝo