




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de oktobro 2023 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem. |
Jak 1,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita. |
el Jer 17,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, la rajton de malriĉuloj. |
Psa 140,13
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro de la amo, mi preĝas por ĉiuj, kiuj ankoraŭ serĉas sian vojon en la mallumo. Ili trovu Vin. Ili sincere sopiru fari Vian volon, por ke ili vidu la lumon. |