




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de oktobro 2023 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem. |
Jak 1,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita. |
el Jer 17,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Tial la Eternulo, Dio de Izrael, diras: Miajn honorantojn Mi honoros, kaj Miaj malestimantoj estos malaltigitaj. |
el 1 Sam 2,30
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Dio, mi spertu hodiaŭ, ke mi vivas en la ombro de Via amo kaj graco. Sen timo mi daŭrigu mian vivovojon, renkonte al Vi kaj klopodante plenumi mian taskon kiel Via disĉiplo. |