Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de oktobro 2023    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed estu plenumantoj de la vorto,
kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem.

Jak 1,22



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita;
savu min, kaj mi estos savita.

el Jer 17,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Benita estas la homo, kiu fidas la Eternulon, kaj la Eternulo estos lia apogo.
Li estos kiel arbo, plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento;
ĝi ne timas, kiam venas varmego; ĝiaj folioj restas verdaj,
kaj en tempo de sekeco ĝi ne zorgas kaj ne ĉesas doni fruktojn.

Jer 17,7-8



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Saĝa Dio, saĝigu min kaj miajn agojn, por ke ili gajnu la simpation de aliaj.
Tio estu valora por mi, pli ol mia propra praveco kaj honoro.
Nur Vin mi laŭdas kaj dankas.





supren al la komenco de la paĝo