




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 20a de oktobro 2023 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin mem. |
Jak 1,22
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita. |
el Jer 17,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. |
el Eli 33,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Sinjoro, sanktigu miajn vortojn tiel, ke mia buŝo atestu pri Vi. Mia rilato kun aliaj homoj estu direktata de Via spirito de graco. Mia lango ne kaŭzu akcidenton, sed miaj vortoj estu balzamo por sopirantaj koroj. |