
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de novembro 2023 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Li sola etendas la ĉielon, kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro; Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, kaj la stelojn de la sudo. |
Ijo 9,8-9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. |
Mat 5,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Vana estas la ĉevalo por helpo, kaj per sia granda forto ĝi ne savos. Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, kiuj esperas Lian favoron. |
Psa 33,17-18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Eterna Dio, nia piedo iru sur la vojo de Viaj ordonoj. Ili ja ne estas donitaj por malpermesi ion al ni, sed kiel kondukiloj. Via ir-bastono estu nia apogilo. |
