Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 19a de novembro 2023    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li sola etendas la ĉielon,
kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
kaj la stelojn de la sudo.

Ijo 9,8-9



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo.

el 2 Kor 5,10



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Antaŭlasta Dimanĉo de la Liturgia Jaro]
 
Ĉar la lipoj de pastro devas konservi scion,
kaj el lia buŝo oni devas serĉi instruon;
ĉar li estas sendito de la Eternulo Cebaot.

Mal 2,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro, konsolu la malsanulojn kaj tiujn, kiuj hodiaŭ mortos.
Estu kun ili en la valo de la morto kaj konduku ilin en la eternan vivon.
Restu kun la orfoj kaj la aliaj malĝojaj postrestantoj.





supren al la komenco de la paĝo