Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 4a de novembro 2023    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li sola etendas la ĉielon,
kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
kaj la stelojn de la sudo.

Ijo 9,8-9



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ne venkiĝu de malbono,
sed venku malbonon per bono.

Rom 12,21



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos.

el Jes 66,13



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Granda Dio, instruu min esti mildanima.
En prospero mi ne fariĝu avara kaj dum seniluziiĝo ne amara.
Helpu min resti afabla, grandanima kaj plenama, fidanta je Vi.





supren al la komenco de la paĝo