Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 5a de novembro 2023    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Li sola etendas la ĉielon,
kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn,
kaj la stelojn de la sudo.

Ijo 9,8-9



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sed Vi estas pardonema,
por ke Vi estu respektata.

Psa 130,4



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[22a Dimanĉo post Trinitato]
 
Kiu celas justecon kaj bonecon,
tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.

Sen 21,21



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, mi dankas Vin pro ĉio, kion Vi kreskigas sur la tero.
Tio nutru la malsatulojn.
En la bonfartaj landoj oni ne prenu ĉion por si mem kaj kontraŭstaru la ordonojn por detrui la superfluajn nutraĵojn, sed oni disdonu tiujn al la bezonantoj.





supren al la komenco de la paĝo