![Esperante Adoru](/urban/static/fontoj.jpg)
![](/urban/static/password-icon-quer.png)
![](/urban/static/d.jpg)
![](/urban/static/en.gif)
![](/urban/static/fr.gif)
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de februaro 2023 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj Sara diris: Ridindaĵon faris al mi Dio. |
el Gen 21,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon. |
el Dan 9,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Tria Dimanĉo antaŭ Pasiona Tempo – Septuagesimæ / Circumdederunt]
En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfeliĉo atendu: ĉi tion kaj tion aranĝis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li. |
Koh 7,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, helpu min ke mi en ĉiu situacio pensu al Via sankta ekzemplo. La vorto, kiun mi parolos, estu dolĉa, mia afableco sincera kaj mia malaprobo tamen ama. Donu al mi Vian subtenon. |