Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de februaro 2023    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj Sara diris:
Ridindaĵon faris al mi Dio.

el Gen 21,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ne pro nia praveco,
sed pro Via granda kompatemeco,
ni faligas antaŭ Vi nian preĝon.

el Dan 9,18



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Malica estas ĉies koro, kaj nefidinda; kiu povas ĝin ekkoni?
Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon,
por redoni al ĉiu laŭ lia konduto,
laŭ la fruktoj de liaj agoj.

Jer 17,9-10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Sinjoro kaj mia Dio,
Vin ni ŝatas honori kaj adori.
Ni sopiru ne al io, kio ne plaĉas al Vi.
Liberigu nin de ĉia egoismo kaj levu nin al Via lumo.





supren al la komenco de la paĝo