




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de marto 2023 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? |
Rom 8,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
… sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min. |
el Jer 35,14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Eterna Dio, se Vi volas, Vi povas min purigi. Helpu min kredi, ke Vi eĉ al lepruloj povas kaj volas doni Vian purecon. Helpu min per la forto de Jesuo iom forigi la makuladon de la mondo. Kreu al mi puran koron. |