Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de marto 2023    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kiu apartigos nin de la amo de Kristo?

Rom 8,35



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.

el Joh 12,24



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Pacienculo estas pli bona ol fortulo;
kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.

Sen 16,32



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Dio de la amo,
instruu al mi disdoni Vian amon al aliaj.
Donu ke mi ne elektu la facilan vojon de la propra plezuro, sed la vojon de la ĝoja devo, eĉ se tiu portos al mi ĉagrenon kaj sortobaton.
Mi kredu, ke Vi kondukas min.





supren al la komenco de la paĝo