Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de majo 2023    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne rifuzu bonon al la bezonantoj,
se via mano havas la forton por fari.

Sen 3,27



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.

Joh 12,32



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Sesa Dimanĉo post Pasko – Exaudi]
 
Redonu al mi la ĝojon de Via helpo;
kaj spirito bonfara fortikigu min.

Psa 51,14



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Graca Spirito,
kompatu la patrinojn de ĉi tiu mondo, tiujn, kiuj ne havas nutraĵon por siaj infanoj, kiuj ne havas energion por eduki ilin kaj kiuj ne povas doni al siaj infanoj patron.
Estu Vi ilia Patro.
Helpu la virinojn, kiuj ne povas kaj kuraĝas havi infanon kaj tiam abortigas la komencitan frukton.





supren al la komenco de la paĝo