Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de majo 2023    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne rifuzu bonon al la bezonantoj,
se via mano havas la forton por fari.

Sen 3,27



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.

Joh 12,32



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj mi eklaŭdis la gajecon, ĉar ne ekzistas io pli bona por homo sub la suno, ol manĝi, trinki, kaj gaji, kaj ke ĉi tio akompanu lin en liaj laboroj en la tagoj de lia vivo, kiujn donis al li Dio sub la suno.

Koh 8,15



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Savanto de la mondo,
mi preĝas por ĉiuj, kiuj atestas pri Vi, por tiuj, kiuj predikas Vian Evangelion.
Ili plenumu sian vokiĝon kun ĝojo.
La mondo akceptu ilian ateston.





supren al la komenco de la paĝo