




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de junio 2023 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio donu al vi roson ĉielan kaj grason de la tero. |
el Gen 27,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas. |
Luk 10,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Unua Dimanĉo post Trinitato]
Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael. |
Jes 31,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Dipatro, mi neniam forgesu, ke mi estas Via infano. Ho, ĉiuj Viaj infanoj ekkonu Vin kiel ilian Patron, kiu tiel amas ilin. Sed Vi havas ankaŭ aliajn infanojn, kiuj ne estas de «nia» stalo. Ni ankaŭ amu ilin plenkore. |