Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de junio 2023 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas Tiu, kiu min vidas. |
laŭ Gen 16,13
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio donu al vi roson ĉielan kaj grason de la tero. |
el Gen 27,28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas. |
Luk 10,16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Rigardu mian suferon kaj mizeron, kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn. |
Psa 25,18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Forta kaj potenca Dio, la sento de Via forto estu pli forta en mi ol la sento pri mia malforto. Lertigu min per Via glora graco. Mi venku en Kristo. |