Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de aŭgusto 2023    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar Vi estis por mi helpo,
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

Psa 63,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

Psa 33,12



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Pasloĝantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel ĉiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.

1 Kro 29,15



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia tasko ŝajnas al mi malvalora kaj neinda, kara Patro.
Mi tamen restu fidela, mi serĉu Vian honoron kaj ne la mian.
Mi tiam vidu, ke la plej malgranda tasko tamen apartenas al Vi.





supren al la komenco de la paĝo