Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de aŭgusto 2023    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas Tiu, kiu min vidas.

laŭ Gen 16,13




ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉar Vi estis por mi helpo,
kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

Psa 63,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

Psa 33,12



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed Gideon diris al ili:
Mi ne regos vin, kaj ankaŭ mia filo ne regos vin:
la Eternulo regu vin.

Juĝ 8,23



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Patro, mi volas hodiaŭ pensi al ĉiuj, kiuj havas malĝojon.
Vi estu kun Via konsolo ĉe ili, por ke ili rimarku la resanigan forton de Via ĉeesto.
Helpu ankaŭ tiujn, kiuj perdis la kuraĝon.
Ili tamen tenu la kredon kaj fidon en Vi.





supren al la komenco de la paĝo