




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de oktobro 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis. Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. |
Lam 3,22-23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. |
Miĥ 6,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[20a Dimanĉo post Trinitato / rk: 28a Ordinara Dimanĉo]
(Jozefo al siaj fratoj:) Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon. |
el Gen 50,20
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho kompatema Dio, instruu al mi la veran kompaton. Mi sentu la ĉagrenon kaj la seniluziigon de miaj gefratoj, kaj mi trovu la ĝustajn vortojn por levi ilin al la ĝojo kaj espero kaj kredo, al la fido kaj kuraĝo kaj amo. |