




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de oktobro 2024 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis. Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. |
Lam 3,22-23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. |
Miĥ 6,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉio spiranta gloru la Eternulon. – Haleluja! |
Psa 150,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kuraĝiga Patro, nur en Vi mi trovas la kuraĝon vivi sen armiloj kaj sen perforto. Helpu min konvinki la homojn por forĵeti la armilojn kaj kredi nur en Via potenco, por fondi tiel la regnon de la paco, justeco, amo kaj fido. En reciproka kompreno ni homoj laboru por Via Regno. |