Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de oktobro 2024 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis. Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. |
Lam 3,22-23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. |
Miĥ 6,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Pli bona estas manĝo el verdaĵo, sed kun amo, ol grasa bovo, sed kun malamo. |
Sen 15,17
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, purigu miajn pensojn ĉe la komenco de ĉi tiu tago. Forprenu ĉion, kio estas malpura kaj nebula. Mia vivo estu irado al Via gloro. |