Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de oktobro 2024 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis. Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco. |
Lam 3,22-23
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio. |
Miĥ 6,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Dio de la ĉielo donos al ni sukceson, kaj ni, Liaj servantoj, leviĝos kaj konstruos. |
el Neĥ 2,20
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Viviganta Spirito, nur en Vi estas la vera vivo. Ni bone komprenu tion. Ekster Vi nia laboro estas vana. Benu tamen ĉiujn, kiuj ne konas Vin. Ni ne ĝenu ilin por ekkoni Vin. |