Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 2a de oktobro 2024    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis;
ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis.
Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas;
granda estas Via fideleco.

Lam 3,22-23



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:
ke
kiu amas Dion,
tiu amu ankaŭ sian fraton.

1 Joh 4,21



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ili ne malsatos nek soifos,
ne frapos ilin siroko nek la suno;
ĉar ilia Kompatanto ilin kondukos,
kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

Jes 49,10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio, mi ĝoju en la helpo de Vi kaj fidu en ĝi, por ke mia tuta vivo fariĝu unu granda laŭd-ario.





supren al la komenco de la paĝo