Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de oktobro 2024    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis;
ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis.
Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas;
granda estas Via fideleco.

Lam 3,22-23



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:
ke
kiu amas Dion,
tiu amu ankaŭ sian fraton.

1 Joh 4,21



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  … kiu (la Eternulo) konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos.

Jes 44,26



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Dio, renovigu la mondon per Via sankta spirito.
Ekstermu per via forto ĉiun vanecon kaj malharmonion el niaj koroj.
Faru la homojn fratamaj kaj purpensamaj.
Ni estu unu pro la kredo en Kristo.





supren al la komenco de la paĝo