Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de novembro 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco. |
2 Pet 3,13
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. |
Mat 5,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Trialasta Dimanĉo de la Liturgia Jaro / rk: 32a Ordinara Dimanĉo]
Mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris. |
el Jes 61,10
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, gardu min kontraŭ la danĝeroj de la mondo kaj kontraŭ la pasio de senbrida kolero, avareco, egoismo kaj senameco. Anstataŭu tion per Via amo kaj saĝeco kaj paco. |