
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de novembro 2024 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco. |
2 Pet 3,13
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Al la Reĝo de reĝoj kaj Sinjoro de sinjoroj, kiu sola havas senmortecon, al Li estu honoro kaj potenco eterna. Amen. |
laŭ 1 Tim 6,15-16
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, en ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon. |
Psa 103,22
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sankta Spirito, kreskigu mian internan vivon. La dezerto en mi dolĉe floru. Mia senutila vivo fariĝu fruktodona en Kristo. |
