Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de marto 2024    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie!

el Mar 16,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.

el Joh 12,24



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Jakob vekiĝis el sia dormo,
li ektimis, kaj diris:
Kiel timinda estas ĉi tiu loko!
Ĝi estas nenio alia ol domo de Dio,
kaj ĉi tie estas la pordego de la ĉielo.

el Gen 28,16-17



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
direktu hodiaŭ mian vivon.
Regu min en ĉio.
Ankaŭ miaj pensoj estu laŭ Via volo, kaj mi komprenu Vian Vorton kaj agu laŭ ĝi por la bonfarto de miaj kunhomoj.





supren al la komenco de la paĝo