Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de marto 2024    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie!

el Mar 16,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola;
sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.

el Joh 12,24



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo,
kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.

Sen 3,29



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Sinjoro mia Dio,
donacu la certecon, ke ni estas repacigitaj kun Vi per nia Savanto.
Ni restu kiel infanoj en la domo de Vi, nia Patro.
Konduku nin en Vian sanktan komunecon, kaj disdonu al ĉiuj homoj la riĉecon de Via amo.





supren al la komenco de la paĝo