Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de marto 2024    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie!

el Mar 16,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Filo de homo devas esti levita;
por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

laŭ Joh 3,14-15



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Sesa Pasiona Dimanĉo / Palma Dimanĉo – Palmarum]
 
[rk: Palmodimanĉo]


Kion Vi, ho Eternulo, benas,
tio restas benita por eterne.




ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio,
se Vi volas, Vi povas min purigi.
Helpu min kredi, ke Vi eĉ al lepruloj povas kaj volas doni Vian purecon.
Helpu min per la forto de Jesuo iom forigi la makuladon de la mondo.
Kreu al mi puran koron.





supren al la komenco de la paĝo