Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 25a de marto 2024    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie!

el Mar 16,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  La Filo de homo devas esti levita;
por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon.

laŭ Joh 3,14-15



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[rk: Anonco de la Sinjoro]
 
Sed Miĥaja diris:
Kiel vivas la Eternulo:
kion mia Dio diros al mi, tion mi diros.

2 Kro 18,13



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Dio de la amo,
instruu al mi disdoni Vian amon al aliaj.
Donu ke mi ne elektu la facilan vojon de la propra plezuro, sed la vojon de la ĝoja devo, eĉ se tiu portos al mi ĉagrenon kaj sortobaton.
Mi kredu, ke Vi kondukas min.





supren al la komenco de la paĝo