Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de marto 2024 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie! |
el Mar 16,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. |
el Luk 9,62
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La Eternulo plenigas Cionon per justeco kaj vero. Saĝo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiaĵo de via estonteco. |
el Jes 33,5-6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Patro, la ĉielo ne estas fermita, Vi ne estas malproksima, kiel ni ofte pensas. Ni neniam perdu Vian komunecon. Malfermu niajn okulojn por tio. |