Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 8a de marto 2024    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne miregu; vi serĉas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan: li leviĝis; li ne estas ĉi tie!

el Mar 16,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen,
taŭgas por la regno de Dio.

el Luk 9,62



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin
kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob,
kaj Li ne volis ekstermi ilin
kaj ankoraŭ ne forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo.

2 Reĝ 13,23



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Amanta Sinjoro,
gardu min kontraŭ ĉiu sklava timo.
Mia vivo ne detruiĝu pro malkredo.
Ĉirkaŭu min, por ke la sortobatoj kaj zorgoj ne pereigu min.





supren al la komenco de la paĝo