Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de aprilo 2024    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj.

1 Pet 1,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Jeĥ 16,62



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Patro en la ĉielo,
benu la geedzojn, kie ajn ili loĝu.
Ili estu fidelaj, amantaj, helpantaj unu la alian.
Donu komprenemon kaj saĝecon al ili.
Ilia komuna vivo estu je Via honoro kaj plena de danko.





supren al la komenco de la paĝo