Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de aprilo 2024    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj.

1 Pet 1,3




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Li estas Dio vivanta.
Li liberigas kaj savas.

el Dan 6,27-28



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mi dankas Vin, ho Dio, pro la homoj, kiujn Vi donis al mi.
Ili estas al mi tiel karaj.
Estu ankaŭ kun tiuj homoj, kiuj havas neniun sur ĉi tiu mondo.
Mi estu tiel kara por ili, kiel la miaj por mi.





supren al la komenco de la paĝo