Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de aprilo 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi. |
el 1 Pet 3,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi estas la bona paŝtisto. Miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas; kaj mi donas al ili eternan vivon. |
el Joh 10,11.27-28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Dua Dimanĉo post Pasko – Miserikordias Domini / rk: 3a Paska Dimanĉo]
Dio ĉirkaŭzonas min per forto. |
laŭ Psa 18,33
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, la paco estas multekosta afero. Mi donu ĉion, kion mi posedas, por tiu afero. La mondo bezonas ĝin. Benu la pac-alportantojn. |