Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de aprilo 2024 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi. |
el 1 Pet 3,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kantu al la Eternulo novan kanton, ĉar miraklojn Li faris. |
el Psa 98,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, ĉar ili estis de ĉiam. |
Psa 25,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kompatema Patro, ĉi tiu monato ne finiĝu, sen ke mi estu repacigita kun Vi. Pardonu al mi ĉiun malobeemecon kaj malverecon. Mi komencu kun pura koro la novan monaton. |