Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de majo 2024    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna.
Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.

1 Kor 6,12



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kantu al la Eternulo novan kanton,
ĉar miraklojn Li faris.

el Psa 98,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[rk: Jozefo la laboristo]
 
Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.

el Jer 30,11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro,
kiu donacis al la homoj la laboron,
benu en ĉi tiu tago de la laboro ĉies laboron.
Ĉiu faru sian laboron en ĝojo kaj komprenu, ke labori estas beno por la homaro.
Tamen ankaŭ la senlaboruloj trovu denove kontentigan okupon, mi petas.





supren al la komenco de la paĝo