Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de aprilo 2024    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi fariĝis mortinta,
kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne,
kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

el Apo 1,18



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj mia lango rakontados pri Via justeco
kaj ĉiutage pri Via gloro.

Psa 35,28



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Savanto,
mi pensu al Via morto, kaj mi spertu la forton de Via releviĝo.
Levu min el mia ŝajna morto al nova vivo.
Fariĝu hodiaŭ belega Paskotago.





supren al la komenco de la paĝo