Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de aprilo 2024    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estu ĉiam pretaj doni defendan respondon al ĉiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi.

el 1 Pet 3,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj.

1 Pet 1,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Unua Dimanĉo post Pasko – Quasimodo geniti]
 
[rk: 2a Paska Dimanĉo]


Kaj la Izraelidoj diris al la Eternulo:
Ni pekis;
faru al ni ĉion, kio plaĉas al Vi;
nur savu nin hodiaŭ.




ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro,
la homoj en la bonfartaj landoj komprenu, ke ili devas doni el sia materia riĉeco kaj abunda superfluo al la malhavantoj kaj rifuĝantoj en la mondo, ne kiel almozo, sed kiel rajto de la aliaj.
Mi mem donu la ekzemplon.





supren al la komenco de la paĝo