Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de majo 2024    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna.
Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.

1 Kor 6,12



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tio signifas:
Ne per militistaro kaj ne per forto,
sed nur per Mia spirito,
diras la Eternulo Cebaot.

el Zeĥ 4,6



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Pentkosta Lundo]
 
Tiele diras la Eternulo:
La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo;
kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi?

el Jes 66,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Dio,
movu la korojn kaj pensojn kaj decidojn de la regantoj de ĉi tiu mondo, tiel, ke ili decidu por la bono de la tuta homaro.





supren al la komenco de la paĝo