Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 21a de majo 2024    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio estas por mi permesata, sed ne ĉio estas oportuna.
Ĉio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetiĝi.

1 Kor 6,12



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tio signifas:
Ne per militistaro kaj ne per forto,
sed nur per Mia spirito,
diras la Eternulo Cebaot.

el Zeĥ 4,6



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Pri la kara vinberĝardeno:
Mi, la Eternulo, estas ĝia gardanto;
ĉiumomente Mi trinkigas ĝin;
por ke neniu ĝin difektu, Mi gardas ĝin tage kaj nokte.

el Jes 27,2-3



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Graca Spirito,
kompatu la patrinojn de ĉi tiu mondo, tiujn, kiuj ne havas nutraĵon por siaj infanoj, kiuj ne havas energion por eduki ilin kaj kiuj ne povas doni al siaj infanoj patron.
Estu Vi ilia Patro.
Helpu la virinojn, kiuj ne povas kaj kuraĝas havi infanon kaj tiam abortigas la komencitan frukton.





supren al la komenco de la paĝo