
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de julio 2024 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
En juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero. |
el Eli 23,2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. |
Jes 43,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama. |
Jes 41,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Patro, estu kun la homoj, kiuj preparas sin por la ferioj. Konduku ilin dum la vojaĝoj, gardu ilin kontraŭ akcidentoj kaj benu kaj refreŝigu ilin korpe kaj spirite. |
