Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de julio 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
En juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero. |
el Eli 23,2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio. |
Efe 2,19
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Sepa Dimanĉo post Trinitato / rk: 15a Ordinara Dimanĉo]
Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj. |
Psa 24,1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Dio, benu la preparantojn de kongresoj, de internaciaj renkontiĝoj kaj ekumenaj kunvenoj. La prelegontoj parolu vortojn, kiuj estas instigataj de Vi. La aŭskultontoj ekkonu Vin. |