Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 30a de julio 2024    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  En juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.

el Eli 23,2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata;
kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

el Luk 12,48



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando,
por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis.

el Jes 43,20



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kompatema Dio, mi preĝas por ĉiuj, kies vivo estas plena de seniluziigoj, kiuj neniam spertas la dolĉecon de la tera bonfarto.
Grace subtenu ilin kaj gardu ilin kontraŭ amareco.
La kuneco kun Vi estu por ili nemezurebla kaj riĉa kompenso.





supren al la komenco de la paĝo