Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 31a de julio 2024    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  En juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.

el Eli 23,2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata;
kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

el Luk 12,48



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo,
ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj.

el Jeĥ 20,44



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro en la ĉielo, mi kore dankas Vin pro la granda beno, kiun donas la internacia lingvo Esperanto al la homaro.
Tamen multaj homoj ne volas lerni ĝin pro nekomprenebla antaŭjuĝo.
Helpu nin disvastigi ĝin, por ke ĉiam pli da homoj eklernu ĝin kaj spertu ĝian grandan valoron rilate la interkompreniĝon de ĉiuj homoj, kie ajn ili loĝas.





supren al la komenco de la paĝo