Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de julio 2024 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉio via estu farata en amo. |
1 Kor 16,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
En juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero. |
el Eli 23,2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. |
Jes 43,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Sesa Dimanĉo post Trinitato / rk: 14a Ordinara Dimanĉo]
Kaj kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj, kiujn li faris, kaj li agas ĝuste kaj juste, tiam li donas vivon al sia animo. |
Jeĥ 18,27
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, glorata estu Vi. Vi kreskigas la herbon sur la montoj kaj plenigas la valojn per belegaj floroj. Via tero estas plena de Via boneco. |