Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 8a de julio 2024    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĉio via estu farata en amo.

1 Kor 16,14



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  En juĝo ne kliniĝu al la opinio de la plimulto, por dekliniĝi de la vero.

el Eli 23,2



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob,
kaj kiu vin estigis, ho Izrael:
Ne timu, ĉar Mi vin savos;
Mi vokos vin laŭ via nomo,
vi estas Mia.

Jes 43,1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Viaj okuloj vidis ja ĉiujn grandajn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris.

Rea 11,7



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio, Fonto de ĉiu beno, altiru mian koron al Vi.
Mi estu unu kun Vi en la profundo de mia animo.
Regu miajn pensojn kaj renovigu miajn sopirojn, por ke ili estu laŭ Via volo.





supren al la komenco de la paĝo